Post longa pripensado kaj diskutado la estraro de KELI kaj LKKo decidis, ke nuntempaj kondiĉoj permesas organizi sekuran kongreson, se ni ĉiuj estos atentemaj, empatiaj kaj zorgos pri aliaj kunpartoprenontoj
Ĝi okazos en la tagoj 7-14-a de aŭgusto 2021 kaj ni esperas, ke plejmulto de plifruaj aliĝintoj povos alveni al Legnica. Se iu ne volas, aŭ ne povas pro diversaj kialoj, ni petas, informu pri tio organizantojn.
Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio.
Bonvenon
Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj de la Malsupra Silezio, kiu havas riĉan historion kaj nuntempe estas grava ekonomia, kultura kaj akademia centro en la regiono kaj Pollando
Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en kristana etoso.
Dum la kongreso, interalie, atendos vin:
- komunaj preĝoj kaj diservoj
- komuna kantado kaj ludado
- prelegoj kaj diskutoj
- koncertoj
- ekskursoj por konatiĝi kun interesa ĉirkaŭaĵo
La favorsituo de la urbo en la centro de Malsupra Silezio ĉe la kruciĝo de eŭropaj transportaj vojoj estas tre grava por ĝia ekonomia kaj turisma disvolviĝo. Same gravas la proksimeco al Germanio kaj Ĉehio. Legnica kuŝas sur historiaj itineroj: cisterciana vojo kaj komerc-pilgrima Reĝa Vojo (Via Regia) komenciĝanta en Portugalio kaj finanta en Ukrainio. Ankaŭ hodiaŭ la urbo estas grava komunikada krucvojo: vojo kun la aŭtoŝoseo A-4 (oriente-okcidenten) kaj nacia vojo n-ro 3 (nord-suda) kaj fervojo Wrocław-Dresden (Vroclavo- Drezdeno). Pro tio estas facile atingebla de Vroclavo per trajno, kiu iras ĉiun unu horon aŭ eĉ pli ofte aŭ de okcidenta ĉelima urbo Zgorzelec/Görlitz.
La kongresejo estos Alta Porpastra Seminario en Legnica – str. Jana Pawła II nr 1 (Wyższe Seminarium Duchowne)
Atenton
Bonvolu kunporti “Adoru” kaj Biblion , ĉar ni multe uzos ilin.