Programo

Ĉefa kongresa temo bazita sur la biblia versiklo: Gen 2,15 “…kaj gardu ĝin” tuŝos ekologiajn problemojn.

La ĝenerala taga strukturo aspektos jene:  matena preĝo, antaŭtagmezaj prelegoj, je 12.00 (por volontuloj) sankta meso, posttagmeze promenoj aŭ eksursoj (aŭ prelegoj, se necesos daŭrigi)

Vespere – distraĵoj, komuna kantado, koncertoj. La tago finiĝos per vespera preĝo.

Dum la kongreso ni antaŭvidas la koncertojn;  de ĉeha grupo “Noproblem”,  de vroclavaj blindaj artistoj: Wojtek Ławnikowicz, Armand Perykietko, Halina Kuropatnicka-Salamon, de  internacia  (pol-ukraina) ensemblo  de malnova muziko, kies anoj ludas per barokstilaj instrumentoj, de Anjo Amika 

kaj (plej verŝajne) KAJTO – 2 kant-atelieroj + granda koncerto

Enkonduko al kongresa temo

“Klimato kaj teologio” de Philippe Cousson

Unu el la sloganoj de la Reformacio, unu el la kvin “sola” estas : Soli Deo gloria, nur al Dio la gloro.
Sed la ĉefaj motivoj de la nuna generacio estas aŭ : “la gloro al la homo kaj al la teknikaj atingoj kaj eblecoj”, aŭ inverse “gloro al la Naturo”. Kiam oni legas la du unuajn ĉapitrojn de Genezo, oni vidas ke ambaŭ estas malĝustaj.
Genezo 1:28 montras, ke la Naturo ne devas esti nova idolo, al kiu oni submetiĝu. Kaj Genezo 2:15 indikas ke la homo ne devas detrui la Naturon sed gardi ĝin, ĉar la homo ne estas la nova mastro de ĝi.
Kalvino indikis ke la homo ne estas la proprietulo de la Naturo, ĉar li devas fari “uzon sobran kaj moderan“.  Sed, la agado de la homo estas ankaŭ kondukata de la peko, kiu atingas ĉiujn. Kaj estas konstatebla la rubaĵo de la homa orgojlo.  Tio videblas tra multaj aspektoj : la klimata ŝanĝiĝo definitive ĉefe ŝuldata al la homa agado, la malapero de multaj bestaj kaj plantaj specioj, same ŝuldata al la homa agado, la polucio de la maroj kaj oceanoj, de la grundoj kaj de la atmosfero. Konstateblas ankaŭ la iom-post-ioma reduktiĝo ĝis baldaŭa malapero de la naturaj provizaĵoj.
Averto pri tiu danĝera situacio faris jam la Klubo de Romo en 1972.
Kiam oni parolas pri krizo, oni ne forgesu la etimologion de la vorto. Tio estas la greka krisis, kiu indikas ankaŭ momenton de prijuĝo, de ekkono, sekve de decido. Estas nun la tempo por la homaro decidi kiun estontecon ĝi volas por si mem kaj por siaj posteuloj.
En tiuj decidoj, oni devas ankaŭ kalkuli justecon, justecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, poluciatoj kaj poluciantoj, profitantoj kaj viktimoj.
Ni bezonas liberiĝon, el la frenezo de la laboro kaj de la konsumo. Ni bezonas kompreni la signifon de la ripozo, de la ĉesado, de la sabato.
Ĉiuj homoj devas kunlabori en tiu strebo ĉesigi tiun kuron al kresko kiu estas detruiga. Ĉiuj homoj devas zorgi sianivele pri la biologia diverseco, kiu garantias inter aliaj aferoj ankaŭ nian nutradon.
Estas ankaŭ necese konservi, starigi la socian justecon, tiun bezonatan solidarecon kun la ekonomiaj kaj ekologiaj viktimoj, sen kiu la homaro fariĝos barbararo.
Tiuj konsideroj povas aspekti malmulte teologiaj. Tamen, sen la espero kiun Dio lasas al ni per siaj promesoj, restas nur al la homaro la katastrofismo aŭ la blindeco.
Jesuo diris al siaj disĉiploj : Vi estas la salo de la tero. Ĉu ni kristanoj lasos la teron putriĝi ?