Ĉefa kongresa loĝ-bazo kaj kongresejo estos Alta Porpastra Seminario de Legnica diocezo, kiu troviĝas ĉ. 500 metrojn de Malnova Urbo kaj 1500 metrojn de legnica stacidomo en bela trankvila kvartalo de la urbo. Ties adreso estas: Legnica, strato de Johano Paŭlo la Dua 1. Por dispono de partoprenantoj atendas sufiĉe larĝaj dulitaj ĉambroj – plejparte sen banĉambro ene, tamen kun komfortaj necesejoj kaj duŝejoj de du flankoj sur ĉiu etaĝo. Multaj diversgrandaj salonoj, bone ekipitaj de ĉiuj modernaj teknikaĵoj permesas organizi okupojn en diversnombraj grupoj. Surloke estas kapelo kaj kunvena salono kun muzik-instrumentoj kaj eskterordinara manĝejo, kiu povas nutri eĉ. 200 personojn. Ekzistas ekstera ĝardeneto.
KOSTOJ DE RESTADO en dulita ĉambro: Partoprenenantoj el la landoj de kategorio A – 180 eŭrojn Partoprenenantoj el la landoj de kategorio B – 250 eŭrojn. Se iu volas loĝi sole – la aldona kosto estas 50 eŭrojn La prezo ampleksas 7 tranoktojn kaj manĝojn trifoje dum la tago.