Jawor

La centro de la malnova urbo estas urba monumentrezervejo. La kastelo – origine kastelo de la familio Piast de Malsupra Silezio,
estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1224 de la jawora kastelano Radoslav de Boleslawiec.
De la mezo de la 13-a jarcento ĝi iĝis sidejo de la princoj de Jawor kaj poste de Świdnica-Jawor. Ekde la jaro 1392 ĝi estis posedaĵo
de la ĉeĥaj reĝoj; ĉirkaŭ la jaro 1400 la ĉeĥa reĝo Venceslao IV-a la konstruaĵon plivastigis. En la jaro 1490 la reĝo Vladislav de Jagiellonia restis ĉi tie. Dum la Tridekjara Milito la kastelo brulis kaj ĉiuj internoj estis detruitaj. Oto Nostic rekonstruis la kastelon kaj meblis barokajn internojn. Post la anekso de Silezio en la jaro 1742 prusoj okupis la kastelon kaj transformis ĝin en malliberejon, kiu ne estis aboliciita ĝis la jaro 1956. Ĝi havas ankoraŭ utilan karakteron.
Romkatolika preĝejo de sankta Marteno estas trinava gotika baziliko, fondita en la lasta kvarono de la 13-a jarcento, konstruita dum la 14-a jarcento, modifita de la 18-a ĝis la19-a jarcento, la interno estas tre baroka: murpentraĵoj kreitaj de Felix Antonín Scheffler, altarpentraĵoj de Michael Willmann.
Evangeliana preĝejo de Paco estas ligna duonkonstrua konstruaĵo de la jaroj 1664-1665, baroka interno kun ĉefa altaro de la 18-a jarcento, bildo de Kristo kun anĝelo sur Oliva Monto, predikejo kun figuraj ĉizadoj, pentrita busta galerio, ĝi estas monumento de Unesko.
La urbodomo estas novrenesanca konstruaĵo de la jaro 1896, strukture ligita kun la urba teatro fondita en la jaro 1799.