1

VROCLAVO – LA URBO DE RENKOTIĜOJ. La slogano estas ligita al la vortoj de la Papo Johano Paŭlo la dua: ”Vroclavo estas  urbo troviĝanta  lime de tri landoj,  kiujn la historio tre strikte kunligis. Ĝi estas la urbo de  renkontiĝo, la urbo,  kiu unuigas. Ĉi tie  iumaniere  renkontiĝas anima tradicio de Oriento kaj Okcidento”.
Ĉi tiu metaforo aperis en homilio, kiun la Papo eldiris dum sankta meso fine de Internacia Eŭkaristia Kongreso
la 1-an de junio 1997. En Vroclavo naskiĝis Edith Stein, doktorino de filozofio kaj monaĥino, anoncita en la jaro 1999 kiel sankta Patronino de Eŭropo.

 

VROCLAVO

Vroclavo estas belega urbo kun riĉa historio kaj neordinara aspekto. La urbo situas apud la Sudeta montaro, meze de Silezia malaltaĵo, ĉe la Odro-rivero en sudokcidenta Pollando.
Vroclavo estas grava fervoja nodo de Pollando, ĉar el ĝi iras multaj linioj en jenaj direktoj: Leszno – Poznań, Opole – Katowice – Krakovo, Opole – Lubliniec –Częstocho-wa, Legnica – Zgorzelec, Głogów – Zielona Góra, Kłodzko – Kudowa-Zdrój, Kłodzko – Międzylesie, Wałbrzych – Jelenia Góra, Oleśnica – Ostrów – Łódź – Varsovio.
Ĝi estas kvara la plej granda urbo de Pollando kaj nombras ĉirkaŭ 650 000 da loĝantoj. Vroclavo estas grava centro de scienco kaj kulturo. En Vroclavo funkcias 13 superaj lernejoj inkluzive de universitato kaj politekniko, multaj institutoj kaj laborejoj de la Pola Sciencakademio.

Vroclava Universitato – ekstere kaj interne (Aula Leopoldina)