Programo

Ĉefa kongresa temo bazita sur la biblia versiklo: Gen 2,15 “…kaj gardu ĝin” tuŝos ekologiajn problemojn.

Enkonduko al kongresa temo

“Klimato kaj teologio” de Philippe Cousson

Unu el la sloganoj de la Reformacio, unu el la kvin “sola” estas : Soli Deo gloria, nur al Dio la gloro.
Sed la ĉefaj motivoj de la nuna generacio estas aŭ : “la gloro al la homo kaj al la teknikaj atingoj kaj eblecoj”, aŭ inverse “gloro al la Naturo”. Kiam oni legas la du unuajn ĉapitrojn de Genezo, oni vidas ke ambaŭ estas malĝustaj.
Genezo 1:28 montras, ke la Naturo ne devas esti nova idolo, al kiu oni submetiĝu. Kaj Genezo 2:15 indikas ke la homo ne devas detrui la Naturon sed gardi ĝin, ĉar la homo ne estas la nova mastro de ĝi.
Kalvino indikis ke la homo ne estas la proprietulo de la Naturo, ĉar li devas fari “uzon sobran kaj moderan“.  Sed, la agado de la homo estas ankaŭ kondukata de la peko, kiu atingas ĉiujn. Kaj estas konstatebla la rubaĵo de la homa orgojlo.  Tio videblas tra multaj aspektoj : la klimata ŝanĝiĝo definitive ĉefe ŝuldata al la homa agado, la malapero de multaj bestaj kaj plantaj specioj, same ŝuldata al la homa agado, la polucio de la maroj kaj oceanoj, de la grundoj kaj de la atmosfero. Konstateblas ankaŭ la iom-post-ioma reduktiĝo ĝis baldaŭa malapero de la naturaj provizaĵoj.
Averto pri tiu danĝera situacio faris jam la Klubo de Romo en 1972.
Kiam oni parolas pri krizo, oni ne forgesu la etimologion de la vorto. Tio estas la greka krisis, kiu indikas ankaŭ momenton de prijuĝo, de ekkono, sekve de decido. Estas nun la tempo por la homaro decidi kiun estontecon ĝi volas por si mem kaj por siaj posteuloj.
En tiuj decidoj, oni devas ankaŭ kalkuli justecon, justecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, poluciatoj kaj poluciantoj, profitantoj kaj viktimoj.
Ni bezonas liberiĝon, el la frenezo de la laboro kaj de la konsumo. Ni bezonas kompreni la signifon de la ripozo, de la ĉesado, de la sabato.
Ĉiuj homoj devas kunlabori en tiu strebo ĉesigi tiun kuron al kresko kiu estas detruiga. Ĉiuj homoj devas zorgi sianivele pri la biologia diverseco, kiu garantias inter aliaj aferoj ankaŭ nian nutradon.
Estas ankaŭ necese konservi, starigi la socian justecon, tiun bezonatan solidarecon kun la ekonomiaj kaj ekologiaj viktimoj, sen kiu la homaro fariĝos barbararo.
Tiuj konsideroj povas aspekti malmulte teologiaj. Tamen, sen la espero kiun Dio lasas al ni per siaj promesoj, restas nur al la homaro la katastrofismo aŭ la blindeco.
Jesuo diris al siaj disĉiploj : Vi estas la salo de la tero. Ĉu ni kristanoj lasos la teron putriĝi ?

Ni antaŭvidas sekvan programon, sed ĝi povos iom evolui dum la kongreso depende de cirkonstancoj

SABATO, 7 AŬGUSTO, 2021

16:30 Unua komuna vespermanĝo

17:30 Bonveniga mini-koncerto de Kamerata Aŭtentik (evangeliana preĝejo de Sankta Maria).  Poste promeno tra la urbo kun ĉiĉeronino

20:00 Interkona vespero

21:30 Vesperpreĝo

DIMANĈO, 8 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Provkantado

10:00 Malferma prelego / kurso por komencantoj

11:00 Ekumena Diservo

12:00 Katolika sankta meso

13:00 Tagmanĝo

14:00 Forveturo al Lubiąż (per buso) – inaŭguro de la kongreso, koncerto de ensemblo “Kamerata Autentik“

19:00 Vespermanĝo

20:00 Muzikfesto okaze de jubileoj

21:30 Vesperpreĝo

LUNDO, 9 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Kantado

10:00 Prelego / Kurso por komencantoj

11:00 Pilgrimitinero laŭ vojo de  sankta Olafo

12:00 Katolika sankta meso

13:00 Tagmanĝo

14:00 Forveturo al Świdnica (per buso) – vizito de la urbo kaj koncerto de ensemblo “Kamerata Autentik“ en Kirko de Paco

19:30 Vespermanĝo

20:30 Bildoj kaj rememoroj pri antaŭaj kongresoj

21:30 Vesperpreĝo

MARDO, 10 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Kantado

10:00  Prelego

11:00 Prelego

12:00 Katolika sankta meso

13:00 Tagmanĝo

14:00 Forveturo al Jawor  (per trajno 14:58) – vizito de la urbo

20:00 Vespermanĝo

20:30 Biblia rondo

21:30 Vesperpreĝo

merkredo, 11 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Kantado

10:00 Ekksurso al Bolesławiec (per trajno je la 10:47)

17:00 Tagmanĝo

18.00 Dancoj en rondo

20:00 Pianrecitalo de fratinoj Aleksandra kaj Julia Czajka (kongresejo)

21:30 Vesperpreĝo

ĵaŭdo, 12 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Kantado

10:00 Lingvaj prelegoj / kurso por komencantoj

12:00 Katolika sankta meso

13:00 Tagmanĝo

15:00 KELI-jarkunveno

16:00 Prelego

18:00 Vespermanĝo

19:00 Popoldancoj fare de ensemblo „Legnica“ en la Junulara Gastejo (str. Jordana 17)

21:30 Vesperpreĝo

Vendredo, 13 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

08:30 Matena preĝo

09:00 Kantado

09:45 Kion vi volus elekti? (Pastro K. Noculak) /

10:30 Poet-muzika antaŭtagmezo (Wojtek Ławnikowicz kaj Halinka Kuropatnicka-Salamon) – kongresejo

12:00 Katolika sankta meso

13:00 Tagmanĝo

16:00 Koncerto de Armand Perykietko en la katolika katedralo

18:00 Vespermanĝo

19:00 Fermo de la kongreso

20:00 Gaja adiaŭa vespero kun komuna kantado kaj dancoj en rondo

21:30 Vesperpreĝo

Sabato, 14 AŬGUSTO, 2021

08:00 Matenmanĝo

Disiĝo

 

ĈIUVESPERE POST LA TAGA PROGRAMO ONI INVITAS AL RENKONTO EN GUFUJO.