Legnica

Legnica estas bela, historia urbo en la Malsupra Silezia Vojevodio, situanta ĉe la rivero Kaczawa, proksime al Jawor kaj Lwówek Śląski, ĉirkaŭ 60 km okcidente de Wrocław.

Historio de Legnica

La historio de ĉi tiu centro estas longa, ĉar la unuaj dokumentitaj spuroj de slava setlejo en ĉi tiu regiono datiĝas de la 8-a jarcento. Ĉi tie estis defenda fortikaĵo. La nomo Legnica aperis unuafoje en 1149 en la dokumento de Pola Princo – Bolesław Kędzierzawy

En 1241 Legnica fariĝis ege grava loko sur la mapo de Eŭropo, ĉar proksime al Legnica okazis en Legnickie Pole la fama batalo kontraŭ mongoloj kiu, kiel iuj kredas, kvankam perdita, savis okcidentan kulturon de ekspansio de Islamo. Tiutempe Legnica estis la dua plej granda silezia urbo post Wrocław.

Monumentoj en Legnica

La nuntempa spac-sistemo de la urbo datiĝas de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. En Legnica oni povas trovi multajn belajn monumentojn, certe la Piast-kastelo staras unuavice, sed krom ĝi indas levi la okulojn al la katedralo de St. Petro kaj Paŭlo, Preĝejo de Sankta Maria, Urbodomoj (malnova kaj nova), turoj kaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Ravaj estas la tiel nomataj haringejoj, tio estas haring-standoj kun arkaĵoj alkroĉitaj al la Malnova Urbodomo en la Merkata Placo en Legnica. Rimarkindas pro historiaj kialoj certe la bela baroka preĝejo de St. Johano, kie vi povas viziti la Maŭzoleon de Piast-dinastio.

Verdaĵo en Legnica

Legnica ankaŭ estas urbo de verdaĵoj, situanta en la Nacia Reto de Sanigaj Polaj Urboj. Je ĉiu paŝo ni renkontos ĉi tie belajn verdajn areojn, kiuj ne nur plibonigas vivkondiĉojn, sed ankaŭ emfazas kaj plibonigas la bildon kaj belecon de la Malnovurba Kvartalo. La plej mirinda verda loko por ripozi en Legnica estas la urboparko situanta en la urbocentro kaj enhavanta la Palmejon. Fontanoj ankaŭ aldonas ĉarmon al Legnica. La urba parko estas loko de aktiva ripozo.

Se Vi volas imagi, kion Vi  propraokule povos vidi dum restado en Legnica , Vi povas postsekvi la grupon de vroclavaj esperantistoj , kiuj provis malkovri Legnicon por Esperanto. Eble tiu promeno instigos vin alveni  al tiu bela verda urbo.